
— Ĉu vere? — kaŝante nevolajn larmojn, demandis Niza. — Tiel terure! Ja la jonizo estas tute ne tiom forta.
— Pasis jam multaj jaroj, — severe respondis la biologo. Lia ĝibnaza vizaĝo de ĉerkeso, vireca, malgraŭ juneco, iĝis minaca. — Tia radioaktiva disfalado ĝuste tial estas danĝera, ke ĝi akumuliĝas nerimarkeble. Dum jarcentoj ĝenerala kvanto da radiado povis kreski poiomete, kaj poste abrupte okazis kvalita salto! Disfalanta heredeco, ĉeso de reprodukto plus radiaj epidemioj. Tio okazas ne unuafoje — la Ringo konas similajn katastrofojn…
— Ekzemple, la tiel nomata «Planedo de la lila suno», — aŭdiĝis malantaŭe voĉo de Erg Noor.
— Estas tragedie, ke ĝia stranga suno liveradis al la loĝantoj altan energiproduktadon, — rimarkis morna Pur Hiss, — ĉe lumeco je sepdek ok niaj sunoj kaj spektra klaso A nul.
— Kie estas tiu planedo? — interesiĝis biologo Eon Tal. — Ĉu ĝi ne estas tiu, kiun la Konsilio intencas loĝigi?
— Ĝuste tiu. Je ĝia memoro estis nomita la ŝipo «Algrab».
— La stelo Algrab, alie la Delta de la Korvo! — ekkriis la biologo. — Sed ĝi estas tre malproksima!
— Je kvardek ses parsekoj. Sed ni konstruas ĉiam pli malproksimajn stelŝipojn…
La biologo kapjesis kaj balbutis, ke apenaŭ indus nomi la stelŝipon per nomo de pereinta stelo.
— Sed la stelo ne pereis, kaj ankaŭ la planedo restis. Ne pasos eĉ jarcento, kiam ni prisemos kaj loĝigos ĝin, — certe respondis Erg Noor.
Li kuraĝis al malfacila manovro — ŝanĝi la orbitan vojon de la stelŝipo de la latituda al la meridiana, laŭ la rotacia akso de Zirda. Kiel ili foriru de la planedo, ne eksciinte, ĉu ĉiuj pereis? Eble, tiuj, kiuj restis vivaj, ne povas voki helpon de la stelŝipo pro detruo de energi-stacioj kaj pro paneo de aparatoj?
