
Jam pluran fojon vidis Niza Erg Noor-on ĉe la regpanelo en momento de grava manovro. Kun la nepenetreble firma vizaĝo, kun akraj, ĉiam precizaj moviĝoj, li ŝajnis al ŝi legenda heroo.
Kaj ree «Tantro» pasis la senesperan vojon ĉirkaŭ Zirda, ĉi-foje de poluso al poluso. Ie, speciale en mezaj latitudoj, aperis vastaj zonoj de nuda grundo. Tie en la aero pendis flava nebulo, tra kiu videblis kiel faldetoj gigantaj krestoj de ruĝaj sabloj, blovataj de vento.
Kaj poste plu etendiĝis funebraj veluraj kovriloj de nigraj papavoj — la solaj vegetaĵoj, kontraŭstarintaj al radioaktiveco aŭ farintaj sub ĝia influo vivkapablan mutacion.
Ĉio iĝis klara. Serĉi ie en senvivaj ruinoj anamezonan brulaĵon, rezervitan por gastoj el aliaj mondoj laŭ rekomendo de la Granda Ringo (Zirda ankoraŭ ne havis stelŝipojn, sed nur planedŝipojn), estis ne nur senespere, sed eĉ danĝere. «Tantro» komencis malrapide disvolvi la flugan spiralon en kontraŭan flankon for de la planedo. Atinginte rapidon je sepdek kilometroj dum sekundo per planedaj motoroj, uzataj por flugoj inter planedoj, por startoj kaj alteriĝoj, la stelŝipo foriris de la mortinta planedo. «Tantro» prenis kurson al la neloĝata, konata nur per konvencia kodo, sunsistemo, kie estis ĵetitaj bombaj stacioj kaj kie devis atendi «Algrab». Ŝaltiĝis la anamezonaj motoroj. Ilia forto dum kvindek du horoj akcelis la stelŝipon ĝis ĝia normala rapido je naŭcent milionoj da kilometroj dum horo. Ĝis la loko de renkonto restis dek kvin monatoj da vojo, aŭ dek unu laŭ la dependa tempo de la ŝipo. La tuta ŝipanaro, krom deĵorantoj, povis ekdormi. Sed ankoraŭ dum monato okazis komuna diskuto, kalkuloj kaj preparo de raporto al la Konsilio.
