
Ne restis dubo, ke Zirda pereis pro akumulo de malutila radiado post multaj nesingardaj eksperimentoj kaj facilanima apliko de danĝeraj specoj de atoma energio anstataŭ saĝa eltrovo de aliaj, malpli malutilaj.
Jam delonge solviĝis la enigmo, dufoje la ŝipanaro ŝanĝis trimonatan dormon al samlonga normala vivo.
Kaj nun jam dum multaj diurnoj «Tantro» rivoluas ĉirkaŭ la griza planedo, kaj kun ĉiu horo malkreskas espero pri renkontiĝo kun «Algrab». Venas io minaca…
Erg Noor haltis ĉe la sojlo, rigardante al enpensiĝinta Niza. Ŝia klinita kapo kun tufo de densaj haroj similis al lanuga ora floro. La defia knabeca profilo, la oblikvetaj okuloj, ofte mallarĝiĝantaj pro retenata rido, kaj nun larĝe malfermitaj, esplorantaj nekonataĵon kun maltrankvilo kaj kuraĝo! La knabino mem ne komprenas, kia granda interna subteno ŝi kun sia senrezerva amo iĝis por li. Por li, kiu, malgraŭ longaj jaroj da travivaĵoj, hardintaj la volon kaj la sentojn, tamen laciĝas esti estro, preta ĉiuminute preni sur sin ajnan responson pri la homoj, pri la ŝipo, pri sukceso de la ekspedicio. Tie, sur la Tero, jam delonge ne restis tiom unupersona responso — ĉiam faras decidojn ĝuste tiu grupo de homoj, kiu estis destinita por plenumo de la laboro. Kaj se okazas io neordinara, oni momente povas ricevi ajnan konsilon, fari la plej komplikan konsulton. Sed ĉi tie oni ne havas, kie ricevi konsilojn, kaj estroj de stelŝipoj havas specialajn rajtojn. Estus pli facile, se tia responso daŭrus dum du-tri jaroj, sed ne dek-dek kvin — la averaĝa daŭro de stela ekspedicio!
