Amata jam delonge, dum tutaj kvin jaroj. Ne estas senco kaŝi de li… Kaj li scias, Niza sentas tion… Nun, kiam okazis tiu malfeliĉo, ŝi gajnis ĝojon deĵori kune kun li. Tri monatojn duope, dum la tuta cetera ŝipanaro estas en dolĉa hipnota dormo. Ankoraŭ restis dek tri tagoj, poste ekdormos ili — por duonjaro, dum pasos ankoraŭ du skipoj da deĵorantoj: navigaciistoj, astronomoj kaj meĥanikistoj. La ceteraj — biologoj, geologoj, kies laboro komenciĝas nur sur la cela loko, — povas dormi plu, dum astronomoj — ho, ili havas la plej streĉitan laboron!

Erg Noor levis sin, kaj la pensoj de Niza rompiĝis.

— Mi iros en la kajuton de stelaj mapoj. Via ripozo estas post… — li rigardis al la ciferplato de la dependa horloĝo, — naŭ horoj. Mi sukcesos satdormi, antaŭ ol anstataŭi vin.

— Mi ne laciĝis, mi estos ĉi tie kiom necesos, nur vi povu ripozi!

Erg Noor sulkigis la brovojn, dezirante kontraŭdiri, sed cedis al la tenereco de la vortoj kaj de la or-brunaj okuloj, fideme turnitaj al li, ridetis kaj silente eliris.

Niza eksidis en la seĝon, kutime ĉirkaŭrigardis la aparataron kaj profunde enpensiĝis.

Super ŝi nigris reflektaj ekranoj, per kiuj la centra stirejo observadis la abismon, ĉirkaŭantan la ŝipon. Diverskoloraj lumetoj de steloj ŝajnis pingloj de lumo, trapikantaj la okulon.

La stelŝipo estis antaŭiranta la planedon, kaj ĝia gravito balancis la ŝipon laŭ ŝanĝiĝema tensio de la gravitkampo. Kaj malbonkoraj majestaj steloj en la reflektaj ekranoj estis farantaj sovaĝajn saltojn. Bildoj de konstelacioj estis ŝanĝiĝantaj kun nememorebla rapido.

La planedo K2-2N-88, malproksima de sia suno, malvarma, senviva, estis konata kiel oportuna loko por rendevuo de stelŝipoj… por la renkontiĝo, kiu ne okazis.



5 из 360