
Niza Krit subite eksentis abomenan, frenezigan malbonfarton, kiu signifis, ke la stelŝipo deflankiĝis de la kurso je malgrandega ono de grado, allasebla nur ĉe malgrandigita rapido, alie ĝia frakasebla ŝarĝo ne plu estus viva. Tuj kiam disiĝis la griza nebulo en la okuloj de la junulino, la malbonfarto venis denove — la ŝipo revenis al la kurso. La nekredeble sentivaj lokaliziloj palptrovis en la antaŭa nigra abismo meteorŝtonon — la ĉefan danĝeron por la stelŝipo. Elektronikaj maŝinoj, stirantaj la ŝipon (ĉar nur ili povas plenumi ĉiujn manipulojn kun necesa rapideco — homaj nervoj ne taŭgas por kosmaj rapidoj), dum milionono de sekundo deflankigis «Tantron» kaj, kiam la danĝero pasis, same rapide revenigis ĝin al la antaŭa kurso.
«Kio do malhelpis al samaj maŝinoj savi “Algrab-on”? — pensis rekonsciiĝinta Niza. — Ĝi sendube estas damaĝita pro renkontiĝo kun meteorŝtono. Erg Noor diris, ke ĝis nun ĉiu deka stelŝipo pereas pro meteorŝtonoj, malgraŭ invento de tiom sentivaj lokaliziloj, kiel la aparato de Voll Hod, kaj la defendaj energiaj kovriloj, forĵetantaj etajn korpusklojn». La pereo de «Algrab» metis ilin mem en riskan situacion, kiam ŝajnis, ke ĉio estis bone pripensita kaj antaŭvidita. La junulino komencis rememori ĉion, okazintan ekde la momento de la starto.
