Grandega plata vitra konstruaĵo brulis en rebriloj de la sanga suno. Rekte sub la tegmento troviĝis io simila al granda halo por kunvenoj. Tie rigidiĝis senmove multaj estaĵoj, ne similaj al teranoj, sed, sendube, homoj. Astronomo de la ekspedicio Pur Hiss, novulo en la kosmo, anstataŭinta antaŭ la starto mem spertan laboranton, emociiĝante, plu profundigis fokuson de la instrumento. Vicoj da homoj, malklare videblaj sub la vitro, restis tute senmovaj. Pur Hiss kreskigis grandigon. Iĝis videbla podio, kadrita per konzoloj de aparataro, kun longa tablo, sur kiu, kruciginte la krurojn, antaŭ la aŭditorio sidis homo kun freneza, celita malproksimen rigardo de timigaj okuloj.

— Ili estas mortintaj, frostigitaj! — ekkriis Erg Noor.

La stelŝipo plu pendis super la satelito de Zirda, kaj la dek kvar paroj da okuloj sendeŝire observis la vitran tombon — tio vere estis tombo. Kiom da jaroj sidas ĉi tie tiuj mortintoj? Antaŭ sepdek jaroj eksilentis la planedo, se aldoni ses jarojn da flugo de radioj, rezultos tri kvaronoj de jarcento…

Ĉiuj rigardoj turniĝis al la estro. Erg Noor, pala, fiksrigardis en pajlokoloran nebulon de la atmosfero de la planedo. Tra ĝi malklare videblis apenaŭ rimarkeblaj strekoj de montoj, rebriloj de maroj, sed nenio donis la respondon, por kiu ili venis ĉi tien.

— La stacio pereis kaj ne estas restarigita dum sepdek kvin jaroj! Tio signifas katastrofon sur la planedo. Necesas malleviĝi, trabati la atmosferon, eble, alteriĝi. Ĉi tie kunvenis ĉiuj — mi demandas opinion de la Konsilio…

Kontraŭis nur astronomo Pur Hiss. Niza kun indigno rigardis lian grandan rabobestan nazon kaj la malalte sidantajn malbelajn orelojn.

— Se sur la planedo estas katastrofo, do ni havas neniajn ŝancojn por ricevi anamezonon. Ĉirkaŭflugo de la planedo sur malgranda alto kaj des pli alteriĝo malpligrandigos nian rezervon de planeda brulaĵo.



9 из 360