Filtriloj de la ekranoj, gardante homajn okulojn, ŝanĝis koloron kaj forton de radioj de ĉiu astro. Ĝi iĝis tia, kian oni ĝin vidus tra la dika tera atmosfero kun ĝiaj ozona kaj akva defendaj ekranoj. Nepriskribebla fantome viola lumo de alttemperaturaj sunoj ŝajnis blua aŭ blankis, mornaj grize rozkoloraj steloj iĝis gajaj, ore flavaj, similaj al nia Suno. Ĉi tie la stelo, brilanta per venka helruĝa lumo ricevis profundan sangan koloron, en kiu tera observanto kutimis vidi stelojn de la spektra klaso

Du monatojn antaŭ la aliro al Zirda «Tantro» komencis provojn komunikiĝi kun la ekstera stacio de la planedo. Ĉi tie estis nur unu stacio sur malgranda senatmosfera satelito, situanta pli proksime al Zirda, ol la Luno al la Tero.

La stelŝipo plu vokis ankaŭ tiam, kiam ĝis la planedo restis tridek milionoj da kilometroj kaj la terura rapido de «Tantro» malkreskis ĝis tri mil kilometroj dum sekundo. Deĵoris Niza, sed ankaŭ la tuta ŝipanaro maldormis, sidante en atendo antaŭ ekranoj en la centra stirejo.

Niza estis vokanta, pligrandigante povumon de la sendo kaj ĵetante antaŭen ventumilformajn radiojn.

Finfine ili ekvidis la etan brilantan punkton de la satelito. La stelŝipo komencis rivolui laŭ orbito ĉirkaŭ la planedo, po iom proksimiĝante al ĝi laŭ spiralo kaj egaligante sian rapidon kun rapido de la satelito. «Tantro» kaj la satelito kvazaŭ kunkroĉiĝis per nevidebla ŝnurego, kaj la stelŝipo ekpendis super la eta planedo, rapide kuranta laŭ sia orbito. Elektronikaj stereoteleskopoj de la ŝipo nun estis palpantaj la supraĵon de la satelito. Kaj subite antaŭ la ŝipanaro de «Tantro» aperis neforgesebla vidaĵo.



8 из 360