
La tridek sepa stela ekspedicio estis sendita al planeda sistemo de proksima stelo en la konstelacio Serpentisto, kies sola loĝata planedo Zirda delonge parolis kun la Tero kaj aliaj mondoj laŭ la Granda Ringo. Subite ĝi eksilentis. Dum pli ol sepdek jaroj ne venis eĉ unu mesaĝo. La devo de la Tero, kiel la plej proksima al Zirda planedo de la Ringo, estis ekscii, kio okazis. Tial la ŝipo de la ekspedicio prenis multajn aparatojn kaj kelkajn elstarajn sciencistojn, kies nerva sistemo post multaj elprovoj montriĝis kapabla elteni jarojn da ŝlositeco en la stelŝipo. Rezervo de brulaĵo por motoroj — anamezono, tio estas substanco kun detruitaj mezonaj ligoj de nukleoj, kiu havis luman rapidon de elfluo, estis prenita minimume, ne pro pezo de anamezono, sed pro grandega volumeno de konservaj konteneroj. La rezervon de anamezono oni intencis kompletigi sur Zirda. Por la okazo, se kun la planedo estus okazinta io serioza, stelŝipo de dua klaso «Algrab» devis renkonti «Tantron» ĉe orbito de la planedo K2-2N-88.
Niza per sentema orelo eksentis ŝanĝiĝintan tonon de agordo de la artefarita gravitkampo. Diskoj de tri aparatoj dekstre ekpulsis malglate, ŝaltiĝis elektronika sensilo de la dekstra ŝipflanko. Sur ekluminta ekrano aperis anguleca brilanta peco. Ĝi moviĝis, kiel obuso, rekte al «Tantro» kaj, sekve, troviĝis malproksime. Tio estis giganta rompaĵo da substanco, kiaj renkonteblis rarege en la kosma spaco, kaj Niza hastis eltrovi ĝian volumenon, mason, rapidon kaj direkton de flugo. Nur kiam klakis aŭtomata bobeno de la observoregistrilo, Niza revenis al siaj rememoroj.
La plej akra el ili estis la malbonaŭgura sange ruĝa suno, kreskinta en la vidkampo de la ekranoj dum la lastaj monatoj de la kvara jaro de la vojaĝo. La kvara por ĉiuj loĝantoj de la stelŝipo, kurinta kun rapido je 5/6 de la absoluta unuo — la rapido de lumo. Sur la Tero pasis jam ĉirkaŭ sep jaroj, nomataj nedependaj.
